Estas du distingeblecoj de Teksasa Komunkarta Pokero:
Komence de cxiu rauxndo cxiu ludanto ricevas siajn du privatajn kartojn. Sekvas vetado: se ies kartoj estas acxegaj, li versxajne entute rifuzos veti jxetonojn sur ili kaj do ne kunludos en tiu rauxndo. Sed se li havas bonegajn kartojn, li versxajne vetos multon por ke la plejparto de la aliaj ne kunludu. (Detaloj pri kiel funkcias la vetado trovigxas sube)
Post tiu unua vetado aperas tri komunkartojn en la mezo de la tabulo. Tiuj nomigxas "flopo" (flop). Komencas denove vetado, cxar la valoro de la manoj ja iom sxangxigxis: ekzemple tiu, kiu antaux la flopo nur tenis malgrandajn 4 kaj 6 sxategus vidi 5, 2 kaj 3 kiel komunkartoj, cxar tiuj donus al li sinsekvon 2 gxis 6 kaj li povus pagigi la aliajn ludantojn.
Post la dua vetado aperas ankoraux unu komunkarto, nomata "turnigxa karto"(turn), kaj oni denove vetas. Poste aperas la lasta komunkarto, la "rivera karto"(rivero), kaj ankoraux okazas vetado. Finfine cxiuj restantaj ludantoj (se restas) malkovras siajn privatajn kartojn kaj do siajn manojn. Tiu kun la plej bona mano ricevas cxiujn vetitajn jxetonojn.
Povas okazi ke la vetado estas tiam multekosta ke cxiuj ludantoj krom unu jam antaux la river - aux ecx antaux la flopo rezegnis kaj forjxetis siajn kartojn. Tiam la lasta restanta ludanto (tiu, kiu vetis) ricevas cxiujn vetitajn jxetonojn sen devi montri siajn kartojn.
Antaux ol homoj ecx rigardas siajn kartojn, du el ili jam devas veti: la unua kaj la dua ludanto post la disdonanto (dekstrume). Tiuj vetoj nomigxas "blindaj vetoj"(blinds), cxar la ludantoj ja ne vidis siajn kartojn. Ili estas devigaj. Tiel la ludo igxas pli interesa, cxar almenaux tiuj du ludantoj ja ne volas perdi siajn vetitajn jxetonojn kaj do provos venki per siaj kartoj. La blinda veto de la dua ludanto post la disdonanto estas dufoje pli granda ol tiu de la unua ludanto, do tio nomigxas la "granda blindveto". En turniro la blindvetoj pligrandigxas post cxiuj 5 aux 10 minutoj.
Nun cxiuj ludantoj rajtas rigardi siajn kartojn. Poste la tria ludanto post la disdonanto komencas la rauxndon dirante se li volas forjxeti siajn kartojn (fold), sekvi vetante same multe kiel la granda blindveto (call) aux veti pli (bet). Se la sekvaj ludantoj ne volas forjxeti siajn kartojn, ili cxiuj devas veti almenaux la saman kvanton ol tiu, kiu vetis plej multe. Poste la vetado iras gxis kiam cxiuj aux forjxetis siajn kartojn aux sekvis. La lasta ludanto kiu devas decidi do estas tiu antaux la homo kiu laste vetis, aux tiu, kiu metis la grandan blindveton, se neniu vetis pli. Tiu, kiu enmetis la grandan blindveton, en tiu kazo ankaux havas la elekton deteni sin (check), tiu volas diri ne enmeti pliajn jxetonojn sed ankaux ne devi forjxeti siajn kartojn, cxar li ja blinde vetis suficxe.
Post tiu vetado la flopo aperos. Cxiu posta ludado kaj vetado komencos je la ludanto tuj post la disdonanto, do tiu, kiu enmetis la malgrandan veton. La vetadsistemo samos.
Tiu vetado estas suficxe malfacila kompreni nur legante, do jen ekzemplo:
vetado komencis cxe hd roadking555; li elektis all in, tiu volas diri veti cxiujn siajn jxetonojn. Li havis 990.
Notu ke estas ege acxa movo veti "all in" antaux la flopo. Nur en esceptegaj situacioj oni farus tion.
Demandoj:
Solvoj: