Lernu Pokeron en Esperanto

La Kartaro kaj la Manoj

La kartaro kaj la manoj samas en cxiuj variantoj de pokero. Oni cxiam uzas kvar emblemoj: (karoo), (kero), (piko) kaj (trefo). Kun cxiu emblemo ekzistas kartoj numerataj 2 gxis 10 kaj poste fanto (kun litero J cxe usonaj kartoj), damo (Q), regxo (K) kaj aso (A). Aso estas uzata kiel 1 kaj kiel karto pli alta ol regxo, samtempe.

Mano konsistas el 5 kartoj. En la plejmulto de pokervariantoj oni havas 7 kartoj inter kiujn oni povas elekti, sed finfine nur 5 kartoj estas konsiderataj. Jen eblaj manoj, arangxita laux ilia rango, de la plej malbona mano al la plej bona, kun ekzemplaj kartoj:

La du lastaj manoj estas tre raraj. Ecx Kvaropo versxajne ne okazos pli ol unufoje dum 9-homa turniro en Teksasa Tenpokero.

Se du homoj havas la saman manon, la plej altaj kartoj venkas. Do, se unu havas 10♣ 10♠ kaj la alia havas 7♣ 7♠, la ludanto kun 10♣ 10♠ venkas. Se ambaux tenas paron de 10-oj, tiu kun la plej alta kroma karto venkas (tial oni cxiam elektas la plej altajn kartojn kiel "ajna karto"). Se du homoj ambaux tenas emblemon, tiu kun la plej alta karto en tiu emblemo venkas. Se du homoj ambaux tenas plenan domon, tiu kun la plej alta triopo venkas. Se ambaux tenas ekzakte la samajn manojn, neniu venkas.

Ekzerco

Kiu mano estas tiu?

  1. Q♣ 8♣ 2♣ A♣ 4♣
  2. 9♥ 7♠ 7♠ Q♦ K♥
  3. 5♦ A♠ 4♦ 4♣ A♥
  4. 6♠ K♦ 3♦ 7♥ 9♠
  5. 6♠ 8♦ 10♦ 9♥ 7♦

Solvoj: 1. Emblemo; 2. Paro (7-oj); 3. Du Paroj (asoj kaj 4-oj); 4. Alta Karto (regxo); 5. Sinsekvo (6 gxis 10)

Nun legu pri la ludado de teksasa tenpokero.