Teatro
La unua teatra prezentado en Esperanto okazis 27-an de septembro 1896 en rusia urbo Smolensk, kie junaj Esperantistoj ludis komedion „Unua brandfaristo“ de Lev Tolstoj, tradukitan de V. Burenkov. Tiu prezento estis sufiĉe primitiva, sed ĝi lanĉis la Esperanto-teatron. Serioza prezentado de teatraĵoj en Esperanto komenciĝis en 1905, kiam dum la 1-a UK sep diversnaciaj amatoroj ludis „La edziĝo kontraŭvola“.
La ĉefa kaj preskaŭ unusola ebleco por prezenti teatraĵojn en Esperanto, restis daure la UK-j, kie oni ludis ofte ankaŭ profesiaj aktoroj diversspecajn teatraĵojn, kiujn la multnacia auskultantaro akceptis preskau ĉiam kun granda entuziasmo. Provoj por organizi aktoraron, kiu ludus en diversaj landoj esperantolingvan programon, ĝis nun havis nur efemeran vivon.
