Ĉapitro IV
Popvidvino Drozdova
Dio scias kial, ĉu Ivanov kulpis pri tio au sensaciaj novajhoj transdoniĝas mem en la aero, sed en la giganta svarma Moskvo oni subite ekparolis pri la radio kaj pri profesoro Persikov. Tamen iel suprajhe kaj nebule. La novajho pri la mirakla malkovro saltadis, kvazau pafvundita birdo, en la lumoplena ĉefurbo, jen malaperante, jen denove ekflugante, ĝis la mezo de julio, kiam sur la 20-a paĝo de la jhurnalo "Izvestija" sub la titolo "Novajhoj de scienco kaj tekniko" aperis mallonga artikoleto, traktanta pri la radio. Estis diskrete dirite, ke fama profesoro de la 4-a Universitato malkovris radion, kiu eksterordinare pliigas vivaktivadon de malsuperaj organismoj kaj ke tiu radio bezonas ekzamenadon. La familinomo certe estis kripligita kaj presita: "Pevsikov".
Ĉapitro III
Persikov kaptis
La afero estis jena. Kiam la profesoro proksimigis sian genian okulon al la okulario, li unuafoje en la vivo atentis tion, ke en la multkolora spiraleto precipe brile kaj reliefe apartiĝis unu radio. La radio estis helruĝa kaj elfalis el la spiraleto, kvazau eta akrajho, simila, ekzemple, al kudrilo.
Estas simple malfeliĉo, ke tiu radio por kelkaj sekundoj atentigis la spertan okulon de la virtuozo.
En ĝi, en la radio, la profesoro ekvidis tion, kio estis miloble pli grava ol la radio mem, tiu efemera infano, kiu hazarde naskiĝis ĉe movo de la glaco kaj objektivo de la mikroskopo. Dank'al tio, ke la asistanto forvokis la profesoron, la ameboj kuŝis dum horo kaj duono sub influo de tiu radio, kaj rezultis jeno: en la disko ekster la radio la grajnoformaj ameboj kuŝaĉis malaktive kaj senhelpe, sed, en la loko, kiun trais la ruĝa akra glaveto, okazis strangaj fenomenoj. En la ruĝa strieto bolis la vivo. La grizetaj ameboj, eitirante la pseudopiedojn, tutforte strebis al la ruĝa strio kaj en ĝi (kvazau sorĉe) reviviĝis. Iu magio enspiris en ilin vivoforton. Ili rampis are kaj interbatalis por loko en la radio. En ĝi pasis freneza, alia vorto ne troveblas, reproduktiĝo. Rompante kaj renversante ĉiujn leĝojn, konatajn al Persikov kiel propraj kvin fingroj, ili burĝonis fulmrapide antau liaj okuloj. Ili dispeciĝis en la radio kaj ĉiu el la pecetoj dum 2 sekundoj iĝis nova kaj freŝa organismo. Tiuj organismoj estis momente atingantaj plenkreskon kaj maturecon nur por tuje doni siavice novan generacion. En la ruĝa strio kaj poste en la tuta disko iĝis malvaste, kaj komenciĝis neevitebla interbatalo. La jhus naskitaj furioze atakis unu la alian, disŝiradis je pecetoj kaj englutadis. Inter la naskitoj kuŝis kadavroj de la pereintoj en batalo por la ekzisto. Venkadis la plej bonaj kaj fortaj. Kaj tiuj plej bonaj estis teruraj. Unue, ili lau la amplekso proksimume duoble superis la ordinarajn amebojn kaj, due, distingiĝis per ia specifa agresemo kaj viglo. Iliaj movoj estis impetaj, iliaj pseudopiedoj estis multe pli longaj, ol la ordinaraj, kaj funkciis, sen troigo, kvazau polpaj tentakloj.
Ĉapitro II
Kolora spiraleto
Do, la profesoro lumigis la globon kaj ĉirkaurigardis. Li enŝaltis reflektilon sur longa eksperimenta tablo, surmetis blankan kitelon, klakis per iuj instrumentoj sur la tablo...
Multaj el 30 miloj da mekanikaj veturiloj, trafikantaj en la jaro 28-a en Moskvo, trakuradis la Hercen-straton, susurante sur glataj pavimeroj, kaj post ĉiu minuto kun bruo kaj grinco glitadis de la Hercen-strato al la Mohhovaja-strato tramo de la 16, 22, 48 au 53-a itineroj. Ĝi jetadis en la glacojn de la kabineto rebrilojn de diverskoloraj lumoj, kaj fore kaj alte estis videbla nebula, pala duonluna serpo apud la malserena kaj masiva ĉapo de la templo de Kristo.
Ĉapitro I
Curriciuum vitae de Profesoro Persikov
La 16-an de aprilo 1928, vespere, Persikov, profesoro pri zoologio de la 4-a ŝtata Universitato kaj direktoro de Moskva Zoologia Instituto eniris sian kabineton, situantan en Zoologia Instituto en la Hercen-strato. La profesoro lumigis la supran duondiafanan globon kaj ĉirkaurigardis.
Necesas konsideri ĝuste tiun malfavoran vesperon kiel komencon de la teruriga katastrofo, samkiel ĝuste la profesoron Vladimir Ipatjeviĉ Persikov ni konsideru kiel la unuan kauzon de tiu katastrofo.
Li havis plenajn 58 jarojn. Lia kapo estis rimarkinda, pistilforma, kalva, kun tufoj da flavetaj haroj, hirtiĝantaj sur la flankoj. La vizaĝo estis glate razita, la malsupra lipo elstaris antauen. Pro tio la vizaĝo de Persikov eterne surportis iom kaprican nuancon. Sur la ruĝa nazo estis eksmodaj malgrandaj okulvitroj en arĝentaj kadroj, la okuloj estis brilaj, etaj, la staturo alta, kurbeta. Li parolis per strida, alta, kvakanta voĉo kaj inter aliaj strangajhoj havis jenan: kiam li diris ion solide kaj certece, li faris la montran fingron de la dekstra mano hokforma kaj duonfermis la okuletojn. Do, ĉar li parolis ĉiam certece pro tio, ke li havis absolute fenomenan erudicion en sia sfero, la fingrohoko tre ofte aperis antau okuloj de kunparolantoj de Profesoro Persikov. Sed ekster sia sfero, tio estas zoologio, embriologio, anatomio, botaniko kaj geografio, Profesoro Persikov preskau nenion diris.
Miĥail Bulgakov Fatalaj ovoj
Miĥail Bulgakov
Fatalaj ovoj
Novelo
tradukis Ludmila Novikova
Presita en: Almanako "Impeto'89"
Eldonejo "Progreso",
Moskvo, 1990
