Kontribui por enhavo
Kial indas kontribui al la enhavo de Esperanto.Info?
En la reto mankas ttt-ejo kun sufiĉa enhavo, kiun eblas montri al neesperantistoj, kiuj interesiĝas pri nia lingvo. Esperanto.Info estas kreata ĝuste por tio.
Kion eblas publikigi ĉe Esperanto.Info?
Ĉe Esperanto.Info eblas publikigi ajnajn informojn pri Esperanto kaj en Esperanto: artikolojn, librojn ktp.
Kiamaniere mi kontribuu por enhavo de Esperanto.Info?
Tio estas ege simple:
Necesas registriĝi kaj sendi al la retadreso info @ rusio.ru vian uzantnomon.
