Kio estas Esperanto?

Esperanto — estas la plej disvastigita internacia planlingvo.
Ĝin kreis L. Zamenhov en 1887 jaro rezulte de la dekjara laboro.
La unua publikigita libro nomiĝis «D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro».
Pseŭdonomo de L. Zamenhov estis — Doktoro Esperanto.

Esperanto-flago

Esperanto devas esti uzata kiel universala internacia lingvo, la dua (post la patrolingvo) por ĉiu klera homo.
Ekzisto de neutrala (neetnika) kaj simpla por la lernado lingvo povus
sufiĉe multe plialtigi la nivelon de la internacia interkomunikado.
Krom tio Esperanto havas grandan pedagogian utilecon — ĝi tre plisimpligas lernadon de la diversaj naciaj lingvoj.


Homoj, kiuj posedas la Esperanton, kalkuliĝas per milionoj.
Dum pli ol cent jaroj de ekzisto de la lingvo ĉe ĝi formiĝis la propra riĉa kulturo: aperas radioelsendoj, eldoniĝas la libroj, aperas periodaĵoj,
ekzistas diversaj muzikaj grupoj kaj ensembloj, teatraj grupoj ks.