Pasporta Servo

Pasporta Servo estas gastiga reto, kiu nun konsistas el proksimume 1350 gastigantoj en pli ol 85 landoj ĉirkau la globo. Por aliĝi kiel gasto, sufiĉas aĉeti la liston, kiu estas jare aktualigata. Ekde tiam vi povas uzi la servon. Ĉiu gastiganto indikis kelkajn kondicojn, kiel ekzemple la nombron da gastoj aŭ tagoj, au antaŭa sciigo. Gastigantoj ne petos monon, multaj eĉ proponos al vi matenmanĝon aŭ bongustan vespermanĝon, sed se vi venas tutan semajnon kvarope, vi komprenos kelkaj petos malgrandan kontribuon. La prezo de la listo kovras niajn administrajn kostojn.


Pli detalajn informojn vidu Pasporta servo