Ĉapitro VI
Moskvo en junio 1928
Ĝi lumis, la lumoj dancetis, estingiĝis kaj denove brilis. Sur la Teatralnaja-placo cirkulis blankaj fajroj de autobusoj, verdaj lumoj de tramoj; super la eksa "Mjur kaj Meriliz"*, super la deka alkonstruita etaĝo, saltadis elektra buntkolora virino, elĵetante politere diverskolorajn vortojn "Laborista kredito". En skvaro antau la Granda Teatro, kie nokte ŝprucis buntkolora fontano, tumultis kaj rumoris homamaso. Kaj super la Granda Teatro giganta megafono sirenis:
- Antikokaj inokuloj en Lefortova veterenaria instituto donis brilajn rezultojn. Kvanto da ... kokaj mortoj dum hodiaua dato duoniĝis...
Poste la megafono ŝanĝis tembron, io muĝis en ĝi, super la teatro ekbrilis kaj estingiĝis verda strio, kaj la megafono plendadis per baso:
- Estas formita ekstrema komisiono por batalo kontrau la koka pesto en konsisto de la popola komisaro pri sanprotekto, popola komisaro pri agrokulturo, fakestro pri bestbredado kamarado Ptahha-Porosjuk, Profesoroj Persikov kaj Portugalov... kaj kamarado Rabinoviĉ!.. Novaj provoj de invado!.. - ridegis kaj ploris, kvazau ŝakalo, la megafono, - lige kun la koka pesto!
La Teatralnij-strato, Neglinnij-strato kaj Lubjanka-strato flamis per blankaj kaj violkoloraj strioj, ŝprucis per radioj, sirenis, kovriĝis per polvonuboj. La homamasoj tumultis ĉe muroj kun grandaj anoncfolioj, prilumataj per fortaj ruĝkoloraj reflektiloj:
"Sub minaco de pezega respondeco estas malpermesate al la loĝantaro uzi por manĝado kokajn viandon kaj ovojn. Privataj komercistoj pro provoj vendi tiujn en bazaroj estos submetataj al kriminala respondeco kun konfisko de la tuta havaĵo. Ĉiuj civitanoj, havantaj ovojn, devas urĝe fordoni ilin en distriktajn milicejojn".
Sur la tegmento de "Laborista ĵurnalo" en la ekrano are ĝis la ĉielo kuŝis kokoj, kaj verdozaj fajrobrigadanoj, dispeciĝante kaj trembrilante, surverŝis ilin el hosoj per petrolo. Poste ruĝaj ondoj plenigis la ekranon, nereala fumo ŝvelis kaj disfalis floke, rampis strie, aperadis fajra surskribo: "Forbruligo de kokaj kadavroj sur la Hhodinka-kampo".
Blindokule rigardis inter la arde brilantaj vitrinoj de vendejoj, funkciantaj ĝis la 3-a horo nokte, kun du manĝ-pauzoj, la fermnajlitaj fenestroj sub ŝildoj "Ova komerco. La kvalito estas garantiata". Tre ofte, alarme sirenante, postlasante pezajn autobusojn, preter milicistoj kuregis siblantaj autoj kun surskriboj: "Moskva sanprotekta fako. Urĝa helpo".
- Iu ankorau tromanĝis putrajn ovojn, - oni susuris en la amaso.
En la Petrov-linioj per verdaj kaj oranĝkoloraj lanternoj brilis fama en la tuta mondo restoracio "Ampir", kaj en ĝi sur la tabloj, ĉe transporteblaj telefonaparatoj, kuŝis kartonaj kartetoj, makulitaj per likvoroj: "Lau la ordono - omleto mankas. Estas ricevitaj freŝaj ostroj".
En "Ermitejo", kie malgaje lumis vitroperlaj ĉinaj lanternetoj en malvivaj, asfiksiitaj kreskaĵoj, sur la frapokule prilumita estrado la kupletistoj Ŝrams kaj Karmanĉikov kantis kupletojn, verkitajn de la poetoj Ardo kaj Argujev:
Ha, panjo, kion do mi faros
Sen ovar'??
- kaj bruegis en piedklaka danco.
Teatro, portanta nomon de Vsevolod Mejerhhold, kiu pereis, kiel estas sciate, en la jaro 1927 dum prezento de "Boris Godunov" de Puŝkin, kiam falegis trapezoj kun nudaj bojaroj, aranĝis moviĝantan diverskoloran elektran afiŝon, anoncantan teatraĵon de la verkisto Erendorg "Koka morto" en scenigo de la disĉiplo de Mejerhhold, honora reĝisoro de la respubliko Kuhterman. Apude, en "Akvario", ŝanĝlumante per reklamaj fajroj kaj brilante per duonnuda virina korpo, en verdaĵoj de la estrado, sub bruo de aplaudoj, estis prezentata la revuo de la verkisto Lenivcev "Kokinaj idoj". Kaj sur la Tverskaja-strato, kun lanternetoj flanke de la muzeloj, paŝis vice cirkaj azenetoj, kiuj surportis kolorbrilajn afiŝojn. En la teatro de Korŝ estas restaurata "Ĉanteclaire" de Rostand.
Buboj-ĵurnalvendistoj muĝis kaj sirenis inter radoj de autoj:
- Koŝmara trovaĵo en subterejo! Pollando prepariĝas al koŝmara milito!! Koŝmaraj eksperimentoj de Profesoro Persikov!!
En cirko de eksa Nikitin sur la agrable odoranta sterke brunkolora oleeca areno la mortepala klauno Bom estis diranta al la ŝvelinta pro ĉelkolora hidropso Bim:
- Mi scias, pro kio vi estas tiom malgaja!
- Plo kio? - akutvoĉe demandadis Bim.
- Vi enfosis ovojn en la teron, sed milico de la 15-a milicejo trovis ilin.
- Ha-ha-ha-ha, - ridegis la cirko tiel, ke en la vejnoj ĝoje kaj sopire malvarmiĝis la sango kaj sub la malnova kupolo ŝvebis trapezoj kaj araneaĵoj.
- Ho-op! - akute kriadis la klaunoj, kaj sata blanka ĉevalo elportadis sur si virinon de mirakla beleco, sur la sveltaj gamboj, en frambokolora trikotaĵo.
Al neniu rigardante, neniun rimarkante, ne respondante al puŝetoj kaj mallautaj kaj teneraj alvokoj de prostituitinoj, la inspirplena kaj soleca, kronita per neatendita gloro Persikov estis trairanta la Mohovaja-straton, direktanta sin al la fajra horloĝo apud Maneĝo. Tie, ne rigardante ĉirkaue, absorbiĝinta per siaj pensoj, li koliziis kontrau stranga, malnovmoda homo, dolorige puŝiĝinte per la fingroj kontrau ligna revolveringo, pendanta sur la zono de la homo.
- Ha, diablo! - akutkriis Persikov, - pardonu.
- Pardonu min, - respondis la homo per malagrabla voĉo, kaj ili apenau malkroĉiĝis unu de la alia en la homa kaĉo. Kaj la profesoro, direktante sin al la Preĉistenka-strato, tuj forgesis pri la kunpuŝiĝo.
* Nun Centra Universala Magazeno en Moskvo (Trad.).
