Ĉapitro V

Koka okazintaĵo

En malgrava provinca urbeto, eksa Troick, nuna Steklovsk, de Kostroma gubernio, Steklovska distrikto, sur peronon de dometo en la eksa Sobornaja, nuna strato "Karl Radek", eliris virino, kovrita per kaptuketo, en griza robo kun indienaj floraroj, kaj ekploregis. Tiu virino, la vidvino de eksa katedrala ĉefpastro de eksa katedralo Drozdov, ploregis tiom laute, ke baldau el fenestro de la vidalvida transstrata dometo elŝoviĝis virina kapo en lanuga kaptuko kaj ekkriis:

- Kio okazis, Stepanovna, ĉu ankorau?

- La deksepa! - dronante en plorego, respondis la eksa Drozdova.

- Ha-ti-h-ti-h, - ekululis kaj ekbalancis la kapon la virino en la kaptuko, - kio do okazas? Dio ekkoleris, verŝajne! Ĉu vere ĝi mortis?

- Vi ja rigardu, Matrjona, - balbutis la popvidvino, plorĝemante laute kaj funebre, - rigardu, kio okazas al ĝi!

Frapis la griza malrektiĝinta pordeto, la virinaj nudaj piedoj plandis sur la polvaj tuberoj de la strato, kaj la malseka pro la larmoj popvidvino ekkondukis Matrjona'n al sia kokejo.

Necesas noti, ke la vidvino de la ĉefpastro Savvatij Drozdov, kiu mortis en la jaro 1926 pro kontraureligia propagando, ne mallevis la manojn, sed entreprenis bonegan kokbredadon. Apenau la vidvinaj aferoj ekprogresis, oni tiom impostis ŝin, ke la kokbredado fiaskus, se ne helpus bonkoraj homoj. Tiuj sugestis al la vidvino deklari al la loka gvidantaro pri tio, ke ŝi, la vidvino, fondas laboran kokbredan kolektivon. En la kolektivon eniris Drozdova mem, ŝia fidela servistino Matrjoŝka kaj la vidvina surda nevino. Oni nuligis la imposton por la vidvino, kaj ŝia kokbredado tiom ekprosperis, ke al la jaro 28-a ĉe la vidvino, sur polva korteto, kadrita per kokaj dometoj, vagis ĉirkau 250 kokoj, inter kiuj estis eĉ la koĉinĉinaj. La vidvinaj ovoj ĉiudimanĉe aperadis en la Steklovska bazaro, oni vendadis tiujn en Tambov kaj fojfoje ili aperadis ankau en la vitraj vitrinoj de la vendejo - eksa "Fromaĝo kaj butero de Ciĉkin en Moskvo".

Kaj jen la deksepa ekde la mateno bramaputro, la favorata kokino, vagis tra la korto kaj vomis. "Er...rr...url... url...go-go-go", - produktis la kokino kaj suprenrulis la tristajn okulojn direkte al la suno tiel, kvazau vidis ĝin lastfoje. Antau la beko de la kokino kaure dancetis la membro de la kolektivo Matrjoŝka kun taseto da akvo.

- Kokineto, kara... ĉip-ĉi-ĉip... trinku akveton, - petegis Matrjoŝka kaj kuratingadis la bekon de la kokino kun la taseto, sed la kokino ne deziris trinki. ĉi larĝe malfermadis la bekon, suprentiradis la kapon. Poste ĝi ekvomis sange.

- Diomiajesuo! - ekkriis la gastino, frapinte siajn femurojn, - kio do okazas? La nura sango. Mi neniam vidis, ĵurdire, ke la kokino, kvazau la homo, suferus pro ventro.

Tio estis la lastaj adiauaj vortoj por la kompatinda kokino. Ĝi subite rulfalis flanken, senhelpe bekis la polvon kaj suprenrulis la okulojn. Poste turniĝis sur la dorson, tiris supren ambau piedojn kaj restis senmova. Matrjoŝka ekploris base, disverŝinte la taseton, same la popvidvino - prezidanto de la kolektivo, kaj la gastino kliniĝis al ŝia orelo kaj ekflustris: - Stepanovna, mi vetmanĝos la teron, ke oni envultis viajn kokinojn. Ĉu tio eblas? Ja ne ekzistas tiaj kokaj malsanoj! Iu malicokulis viajn kokinojn.

- Malamikoj de mia vivo! - ekkriis la popvidvino al la ĉielo, - ĉu ili volas forestigi min?

Al ŝiaj vortoj respondis lauta koka kokeriko, kaj tuje el la kokejo eltiriĝis iel duonfronte, kvazau maltrankvila ebriulo el drinkejo, senplumiĝinta malgrasa koko. Ĝi sovaĝe okulumis ilin, stamfis, etendis la flugilojn, kvazau aglo, tamen nenien forflugis, sed komencis kuradi tra la korto, ronde, kiel ĉevalo ĉirkau bridŝnuro. En la tria rondo ĝi haltis kaj vomis, poste ĝi komencis sputi kaj stertori, ĉirkaukraĉis per sangaj makuloj, renversiĝis, kaj ĝiaj kruroj etendiĝis al la suno, kvazau mastoj. La virina plorego kriplenigis la korton. Kaj en la kokdometoj al ĝi reehhis maltrankvila klukado, frapado kaj baraktado.

- Ĉu ne la envulto? - triumfe demandis la gastino, - voku la padron Sergij, li diservu.

Je la sesa horo vespere, kiam la suno mallevis malsupren la flamantan vizaĝegon inter la rondvizaĝoj de nematuriĝintaj sunfloroj, en la kokbreda korto la padro Sergij, prioro de la katedrala templo, fininte la litanion, estis demetanta la stolon. Scivolemaj kapoj de homoj vidiĝis super la kaduketa barilo kaj en ĝiaj fendoj. La funebranta popvidvino, kisinte la krucon, abunde malsekigis kanariflavan ŝirdifektitan rublon per la larmoj kaj enmanigis ĝin al la padro Sergij, post kio tiu ĝemante rimarkis ion pri tio, ke jen Dio ekkoleris kontrau ni. Ĉe tio la padro Sergij havis tian aspekton, ke kvazau li bonege scias, pro kio ĝuste ekkoleris Dio, sed li ne diros.

Post tio la homamaso sur la strato disiris, sed, ĉar kokoj ekdormas frue, neniu ja sciis, ke ĉe la najbaro de la vidvino Drozdova en kokejo samtempe mortis tri kokinoj kaj koko. Ili vomis same, kiel la kokoj de Drozdova, sed la mortoj okazis en la fermita kokejo kaj senbrue. La koko falis per la kapo malsupren desur la birdostango kaj mortis en tiu pozo. Kio koncernas la kokojn de la vidvino, ili mortis tuje post la litanio, kaj al la vespero en la kokejoj estis silente kaj kviete, amase kuŝis la rigidiĝinta kokaro.

Matene la urbo vekiĝis kvazau fulmofrapita, ĉar la okazintaĵo akiris strangajn kaj terurigajn skalojn. En la strato "Karl Radek" al la tagmezo pluvivis nur tri kokoj, en la periferia dometo, kie luis la loĝejon la distrikta financa inspektisto, sed tiuj ankau mortis al la unua horo tagmeze. Kaj vespere la urbeto Steklovsk zumis kaj svarmis, kvazau abelaro, kaj tra ĝi ondiĝis minaca vorto "epizootio". La familinomo de Drozdova aperis en la loka ĵurnalo "Ruĝa batalanto" en la artikolo sub la titolo "Ĉu la koka pesto?", kaj de tie trafis en Moskvon.

* * *

La vivo de Profesoro Persikov akiris la specifon strangan, maltrankvilan kaj emociigan. Koncize, en tia situacio simple ne eblis labori. En la sekva tago, post kiam li liberiĝis de Alfred Bronskij, li estis devigita malfunkciigi en sia kabineto en la instituto telefonon, demetinte la auskultilon, kaj vespere, veturante en tramo tra la strato Ohhotnij Rjad, la profesoro ekvidis sin mem sur tegmento de la grandega domo kun nigra subskribo "Laborista ĵurnalo". Li, profesoro, peciĝante, verdiĝante kaj trembrilante, grimpis en la landauon de la taksauto, kaj post li, kaptante lin je la maniko, grimpis la mekanika globo en la litkovrilo. La profesoro sur la tegmento, sur la blanka ekrano, ŝirmis sin per la pugnoj kontrau la violkolora radio. Post tio elsaltis flagra surskribo: "Profesoro Persikov, veturante en auto, donas eksplikojn al nia fama reportero kapitano Stepanov". Kaj efektive: preter la templo de Kristo, tra Volhonka-strato, trakuris svaga automobilo, kaj en ĝi baraktis la profesoro, kies fizionomio estis simila al tiu de pelĉasata lupo.

- Tio estas ne la homoj, sed iuj diabloj, - tra la dentoj tragrumblis la zoologo kaj preterveturis.

En la sama dato vespere, reveninte hejmen al la Preĉistenka-strato, ia zoologo ricevis de la mastrumantino Maria Stepanovna 17 skribaĵojn kun telefonnumeroj, kiuj telefonis al li dum lia foresto, kaj la buŝan proteston de Maria Stepanovna, ke ŝi turmentiĝis. La profesoro intencis disŝiri la skribaĵojn, sed hezitis, ĉar apud unu el la numeroj ekvidis alskribon: "Popola komisaro pri sanprotekto".

- Kio okazis? - sincere miris la erudita strangulo, - kio okazis do al ili?

Je la 10.15 horo de la sama vespero audiĝis sonoro, kaj la profesoro devis paroli kun iu brila lau la aspekto civitano. La profesoro akceptis lin pro la vizitkarteto, sur kiu estis skribite (sen familinomo kaj antaunomo): "Plenrajtigita ĉefo de komercfakoj de alilandaj reprezentejoj en Respubliko de Sovetoj".

- Diablo lin prenu, - muĝis Persikov, ĵetis lupeon kaj iujn diagramojn sur la verdan drapon kaj diris al Maria Stepanovna: - Invitu lin ĉi tien en la kabineton, tiun plenrajtulon.

- Per kio mi povas esti utila? - demandis Persikov per tia tono, ke la ĉefo iom konvulsiis. Persikov transmetis la okulvitrojn de la nazradiko al la frunto, poste inverse kaj fiksrigardis la vizitanton. Tiu tuta brilis per lako kaj gemoj, kaj en lia dekstra okulo estis monoklo.

"Kia mava vizaĝaĉo", - ial pensis Persikov.

La gasto komencis demalproksime, t.e. petis permeson bruligi cigaron, rezulte de kio Persikov kun granda malfavoro proponis al li sidi. Poste la gasto eldiris longajn pardonpetojn pro tio, ke li venis malfrue: "Sed... sinjoron profesoron ne eblas tage kapt... ha-ha!... pardonu... renkonti" (la gasto, ridante, blekis, kvazau hieno).

- Jes, mi estas okupata! - tiel lakone respondis Persikov, ke la konvulsio duan fojon skuis la gaston.

Tamen li permesis al si maltrankviligi la faman scienciston:

- Tempo estas mono, onidire... ĉu la cigaro ne malhelpas al la profesoro?

- Mr-mr-mr, - respondis Persikov. Li permesis...

- La profesoro ja malkovris la radion de vivo, ĉu?

- Pardonu, kia ja vivo?! Tio estas elpensajoj de ĵurnalistoj! - vigliĝis Persikov.

- Ho, ne, ha-ha-ha... li bonege komprenas tiun modestecon, kiu estas efektiva virto de ĉiuj veraj sciencistoj... pri kio do paroli... Hodiau estas telegramoj... En la mondfamaj urboj, nome Varsovio kaj Rigo estas jam ĉio sciata pri la radio. La nomon de Prof. Persikov ripetas la tuta mondo... La tuta mondo, retenante la spiradon, atentas la laboron de Prof. Persikov... Sed ĉiuj bonege scias, kiom malfacila estas la stato de sciencistoj en Soveta Rusio. Entre nous soit dit... Ĉu ĉi tie ne estas iu ankorau?.. Ve, ĉi tie oni ne kapablas aprezi sciencan laboron, do li dezirus interkonsenti kun la profesoro... Iu eksterlanda ŝtato proponas al Profesoro Persikov tute senprofitcele helpon por lia laboratoria laboro. Por kio necesas ĵeti perlojn antau porkoj ĉi tie, kiel estas skribite en la Biblio. La ŝtato scias, kiom malfacile estis al la profesoro en la jaroj 19-a kaj 20-a dum tiu ha-ha... revolucio. Nu, certe, strikta sekreto... la profesoro konatigos la ŝtaton kun la rezultoj de la laboro, sed tiu financos la profesoron pro tio. Ja li konstruis kameron, estus ege interese konatiĝi kun desegnaĵoj de tiu kamero...

Ĉe tio la gasto eligis el la interna poŝo de la surtuto blankan stakon da paperoj...

Ian bagatelon, 5000 rublojn, ekzemple, kiel antaupagon, la profesoro povas ricevi tuj... kaj ŝuldkvitanco ne estas bezonata... la profesoro eĉ ofendos la plenrajtigitan komercan ĉefon, se mencios pri la kvitanco.

- For!!! - subite ekkriegis Persikov tiom terure, ke la piano en la gastĉambro eligis sonon de la altaj klavoj.

La gasto malaperis tiel, ke la tremanta pro furiozo Persikov pqst minuto jam dubis, ĉu li estis au tio estis halucino.

- Ĉu estas liaj galoŝoj?! - bojis post minuto Persikov en la vestiblo.

- Lia moŝto forgesis, - respondis la tremanta Maria Stepanovna.

- Eljetu ilin for!

- Kien do mi forjetu ilin. Lia moŝto revenos por ili.

- Fordonu ilin en la doman komitaton. Kontrau kvitanco. Ne restu eĉ odoro de tiuj galoŝoj! En la komitaton! Oni akceptu la spionajn galoŝojn!..

Maria Stepnovna, krucsignante, prenis la bonegajn ledajn galoŝojn kaj forportis ilin al malantaua enirejo. Tie ŝi staris post la pordo kaj poste kaŝis la galoŝojn en tenejo.

- Ĉu vi fordonis? - furiozis Persikov.

- Fordonis.

- Donu la kvitancon.

- Sed, Vladimir Ipatjiĉ. Ja la prezidanto estas analfabeta!..

- Post. Sekundo. Estu. La. Kvitanco. Anstatau li subskribu iu skriboscia ulaĉo!

Maria Stepanovna nur balancis la kapon, foriris kaj revenis post kvaronhoro kun la skribaĵo:

"Por la fonduso estas ricevita de Prof. Persikov 1 (unu) pa de galo. Kolesov".

- Kaj kio estas ĝi?

- Jhetono.

Persikov piedtretis la jetonon, sed la kvitancon metis sub premilon. Poste iu penso malserenigis lian krutan frunton. Li kurĵetis sin al la telefonaparato, eltelefonis Pankraton en la instituto kaj demandis lin: "Ĉu ĉio estas bonorde?" Pankrat raukis en la mikrofonon ion, el kio eblis kompreni, ke, lau li, ĉio estas bonorde. Sed Persikov trankviliĝis nur por unu minuto. Faltante la frunton, li kroĉiĝis al la mikrofono kaj eldiris en ĝin jenon:

- Bonvolu ligi min kun tiu, Lubjanka*. Merci... Al kiu el vi mi devas diri... min iuj suspektindaj uloj en galoŝoj vizitas, jes... Profesoro de la 4-a Universitato Persikov...

La auskultilo subite abrupte interrompis la parolon, Persikov deiris, grumblante tra la dentoj iujn insultajn vortojn,

- Ĉu vi trinkos teon, Vladimir Ipatjiĉ? - malkuraĝe demandis Maria Stepanovna, rigardinte en la kabineton.

- Mi trinkos nenian teon... mr-mr-mr, kaj diablo prenu ilin ĉiujn... ili kvazau freneziĝis.

Strikte post dek minutoj la profesoro akceptis en sia kabineto jam novajn gastojn. Unu el ili, agrabla, globforma kaj tre ĝentila, estis vestita per modesta kakia militjako kaj rajdpantalono. Sur lia nazo sidis, kvazau kristala papilio, nazumo. Ĝenerale li similis al anĝelo en lakitaj botoj. La dua, malalta, tre malserena, estis en civilvesto, sed la civilvesto konformis al li tiel, kzavau estis tro malloza. La tria gasto kondutis specife, li ne eniris la kabineton de la profesoro, sed restis en la duonluma vestiblo. Ĉe tio la prilumita kaj traigita per strioj de cigarfumo kabineto estis travidebla por li. Sur la vizaĝo de tiu tria, kiu ankau estis en civilvesto, belaspektis fumkolora nazumo.

La duopo en la kabineto tute elturmentis Persikov'on, esplorante la vizitkarteton, demandante pri la kvin miloj kaj igante priskribi la aspekton de la gasto.

- Diablo scias, - balbutis Persikov, - nu, mava fizionomio. Degenerulo.

- Kaj ĉu lia okulo ne estas vitra? - demandis la malaltulo rauke.

- Diablo scias. Tamen ne la vitra, la okuloj viglas.

Ĉu Rubinŝtejn? - demande kaj mallaute turnis sin la anĝelo al la civilvestita malaltulo. Sed tiu malserene kaj nee balancis la kapon.

- Rubinŝtejn ne donos sen kvitanco, neniaokaze, - grumblis li, - tio ne estas laboro de Rubinŝtejn. Tio estas iu pli granda.

Rakonto pri la galoŝoj elvokis eksplodon de viglega intereso ĉe la gastoj. La anĝelo diris al telefono de la doma kontoro nur kelkajn vortojn: "Ŝtata Politika Departemento senprokraste invitas la sekretarion de la doma komitato Kolesov en la apartamenton de Profesoro Persikov kun galoŝoj", - kaj Kolesov, palvizaĝa, tuj aperis en la kabineto, tenante la galoŝojn en la manoj.

- Vaĉjo! - mallaute vokis la anĝelo tiun, kiu sidis en la vestiblo. Tiu malvigle leviĝis kaj kvazau malŝraubita trenis sin al la kabineto. La fumkoloraj vitroj tute forglutis liajn okulojn. - Nu? - demandis li lakone kaj dormeme.

- Galoŝoj.

La fumkovritaj okuloj glitis sur la galoŝoj, kaj ĉe tio al Persikov ŝajnis, ke elsub la vitroj flanken, por unu momento, ekbrilis tute ne dormemaj, sed, male, mirinde akraj okuloj. Sed ili momente estingiĝis.

- Nu, Vaĉjo?

Tiu, kiun oni nomis Vaĉjo, respondis per malvigla voĉo:

- Nu, kio ja nu. La galoŝoj estas de Pelenĵkovskij. Tuje la fonduso perdis la donacon de Profesoro Persikov. La galoŝoj malaperis en jurnala papero. Tre ekĝojinta la anĝelo en militjako leviĝis kaj komencis premi la manon de la profesoro kaj eĉ faris malgrandan parolon, kies enhavo estis jena: tio honorigas la profesoron... La profesoro povas esti trankvila... neniu plu maltxankviligos lin, nek en la instituto, nek hejme... estos entreprenitaj agoj, liaj kameroj estas en absoluta sekureco...

- Kaj ĉu eblas, ke vi pafmortigu reporterojn? - demandis Persikov, rigardante super la okulvitroj.

Tiu demando treege gajigis la gastojn. Ne nur la malserena malaltulo, sed eĉ la fumkolorulo ridetis en la vestiblo. La anĝelo, brilante kaj radiante, klarigis... ke dume, hm... certe, tio estus bone... ho, tamen, ja estas gazetaro... kvankam tia projekto jam maturiĝas en Konsilio de Laboro kaj Defendo... ni havas honoron adiaui.

- Kaj kiu kanajlo vizitis min?

Ĉe tio ĉiuj ĉesigis rideti, kaj la anĝelo respondis eviteme, ke tio estis iu malgrava aferaĉulo, ne indas atenti... tamen li tre petas la civitanon profesoron teni en plena sekreto la eventon de la hodiaua vespero, kaj la gastoj foriris.

Persikov revenis en la kabineton, al la diagramoj, sed li ne sukcesis tamen labori: La telefonaparato elĵetis la fajran ringeton, kaj la virina voĉo proponis al la profesoro, se li deziras edziĝi al interesa kaj arda vidvino, apartamenton el sep ĉambroj. Persikov ekhurlis en la mikrofonon:

- Mi konsilas al vi kuraciĝi ĉe Profesoro Rossolimo... - Kaj ricevis la duan sonoron.

Post tio Persikov iomete malstreĉiĝis, ĉar la persono, sufiĉe renoma, telefonis el Kremlo, longe kaj simpatiece pridemandis Persikov'on pri lia laboro kaj esprimis deziron viziti la laboratorion. Deirinte de la telefonilo, Persikov viŝis la frunton kaj demetis la auskultilon. Tuje en la supra apartamento ektondris teruraj trumpetoj kaj eksonis kriegoj de Valkirioj, - radioricevilo de la direktoro de drapa trusto audigis konĉerton de Wagner en la Granda teatro. Persikov sub la hurlo kaj tondro, ŝutanta desur la plafono, deklaris al Maria Stepanovna, ke li procesos kontrau la direktoro, ke li rompos tiun ricevilon, ke li forveturos el Moskvo al diablo, ĉar evidente oni ekintencis forpeli lin. Li frakasis la lupeon kaj kuŝis por dormi sur divano en la kabineto kaj ekdormis sub la teneraj sonoj de klavoj de la fama pianisto, alflugintaj el la Granda teatro.

Surprizoj dauris ankau dum la sekva tago. Veninte per tramo al la instituto, Persikov renkontis sur la perono nekonatan civitanon en moda verda kaldronforma ĉapelo. Tiu atente rigardis al Persikov, sed ne turnis sin al li kun iuj demandoj, tial Persikov toleris lin. Sed en la vestiblo de la instituto krom la embarasita Pankrat renkonten al Persikov leviĝis la dua "kaldrono" kaj ĝentile salutis lin:

- Bonan tagon, civitano profesoro.

- Kion vi bezonas? - terurige demandis Persikov, deŝirante desur si la palton kun helpo de Pankrat. Sed la kaldrono facile trankviligis Persikov'on, flustrinte per tenerega voĉo, ke la profesoro vane maltrankviliĝas. Li, kaldrono, ĝuste por tio estas ĉi tie, ke la profesoro estu defendata de ĉiuj trudemaj vizitantoj... ke la profesoro povas esti trankvila ne nur, pri la pordo de la kabineto, sed ankau pri la fenestroj. Post tio la nekonatulo defleksis por momento refaldon de la surtuto kaj montris al la profesoro iun insignon.

- Hm... tamen, via afero estas bonege aranĝita, - murmuris Persikov kaj aldiris naive, - sed kion vi manĝos ĉi tie?

La kaldrono rikanis al tio kaj klarigis, ke oni anstatauos lin.

Tri tagoj post tio pasis bonege. Du foje oni vizitis la profesoron el Kremlo kaj unu fojon estis studentoj, kiujn Persikov ekzamenis. La studentoj fiaskis ĉiuj ĝis la lasta, kaj iliaj vizaĝoj montris, ke nun Persikov ekscitas en ili simple superstiĉan teruriĝon.

- Fariĝu konduktoroj! Vi ne kapablas okupiĝi pri zoologio, - audiĝis el la kabineto.

- Ĉu li estas rigora? - demandis la kaldrono Pankrat'on.

- Ho, ne donu Dio, -- respondis Pankrat, - se eĉ iu eltenas, li eliras - kolombeto - el la kabineto kaj ŝanceliĝas. Sep ŝvitoj fluos de li. Kaj tuje al bierejo.

Pro ĉiuj ĉi aferetoj la profesoro ne rimarkis tri tagnoktojn, sed dum la kvara oni denove revenigis lin al la reala vivo, kaj kauzis tion alta kaj akuta voĉo desur la strato.

- Vladimir Ipatjiĉ! - kriis la voĉo en la malfermitan fenestroti de la kabineto flanke de la Hercen-strato. La voĉo bonŝancis: Persikov tro laciĝis dum la lastaj tagoj. En tiu momento li ripozis, malvigle kaj malstreĉe rigardante per la okuloj ĉirkauitaj de ruĝaj ringoj kaj fumis en brakseĝo. Li ne plu povis. Tial li eĉ kun iorna scivolemo elrigardis el la fenestro kaj ekvidis sur la trotuaro Alfredon Bronskij. La profesoro tuje rekonis la titolitan posedanton de la karteto pro la akrapinta ĉapelo kaj notlibreto. Bronskij tenere kaj respekte riverencis al la fenestro.

- Ha, ĉu vi estas? - demandis la profesoro. Li ne havis forton por ekkoleri kaj eĉ al li ŝajnis interese, kio okazos plu? Ŝirmita per la fenestro, li sentis ŝin sekura kontrau Alfredo. La senŝanĝa kaldrono surstrate tuj turnis la orelon al Bronskij, Ties vizaĝo ekflofis per kortuŝa rideto.

- Paron da minutoj, kara profesofo, - ekparolis Bronskij, streĉante la voĉon sur la trotuaro, - mi nur solan demandeton, pure zoologian. Ĉu vi permesos prezenti?

- Prezentu, - lakone kaj ironie respondis Persikov kaj pensis: "Tamen en tiu kanajlo estas io usona".

- Kion vi diros por la kokoj, kara Profesoro? - kriis Bronskij, kunmetinte la manojn funele.

Persikov miregis. Li eksidis sur la fenestrobretori, poste ekstaris, premis la butonon kaj ekkriis, montrante per la fingro al la fenestro:

- Pankrat, enlasu tiun ulon sur la trotuaro.

Kiam Bronskij aperis en la kabineto, Persikov tiom elmontris sian bonhumoron, ke kriis al li:

- Eksidu!

Kaj Bronskij, rave ridetante, eksidis sur la helican tabureton.

- Bonvolu klarigi al mi, - ekparolis Persikov, - ĉu vi skribas tie, en tiuj viaj ĵurnaloj?

- Ĝuste tiel, - fespekte respondis Alfredo.

- Sed mi ne komprenas, kiel vi povas skribi, se vi eĉ paroli ruse ne scipovas, Kioii signifas "paro da minutoj" kaj "por la kokoj"? Ĉu vi, verŝajne, volis demandi "pri la kokoj"?

Bronskij afekte kaj respekte ekridis:

- Valentin Petroviĉ korektas.

- Kio estas Valentin Petroviĉ?

- Estro de la literatura fako.

- Nu, bone. Mi, cetere, ne estas filologo. Ni lasu vian Petroviĉ'on, Kion nome vi deziras scii pri la kokoj?

- Ĝenerale ĉion, kion vi diros, profesoro.

Ĉe tio Bronskij armis sin per krajono. Triumfaj fajreroj ekbrilis en la okuloj de Persikov.

- Vi vane turnis vin al mi, mi ne estas specialisto pri la plumuloj. Vi prefere turnu vin al Emeljan Ivanoviĉ Portugalov en la 1-a Universitato. Mi scias tro malmulte...

Bronskij rave ekridetis, montrante, ke li komprenis la ŝercon de la kara profesoro. "Ŝerco - malmulte!" - strekis li en la notlibreto.

- Tamen, se por vi estas interese, bonvolu. Kokoj, au krestuloj... genro de birdoj el la ordo de galinoformaj. El la familio de fazanedoj... - ekparolis Persikov per lauta voĉo kaj rigardante ne al Bronskij, sed ien malproksimen, kie estis imagataj antau li mil homoj... - el la familio de fazanedoj... Phasianidae. Tiuj birdoj distingiĝas per karneca kresto kaj du loboj sub malsupra makzelo... hm... kvankam, cetere, povas esti ankau unu meze de la mentono... Nu, kio ankorau. La flugiloj estas mallongaj kaj kurbaj... La vosto mezlonga, iom ŝtupeca kaj eĉ, mi diru, ŝedoforma, la mezaj plumoj serpe kurbaj... Pankrat... alportu el la modela kabineto modelon n-ro 705, dissekcita koko... tamen, ĉu vi ne bezonas tion?.. Pankrat, ne alportu la modelon... Mi ripetas, ke mi ne estas specialisto, bonvolu iri al Portugalov. Nu, mi konas nur 6 speciojn de sovaĝaj kokoj... hm... Portugalov scias pli multe... en Hindio kaj sur Malaja Arkipelago. Ekzemple, Gallus gallus, ĝi multas en ĉemontaro de Himalajo, en la tuta Hindio, en Asamo, en Birmo... Gallus varius - sur Lombok, Sumbawa kaj Flores. Kaj sur la insulo Javo ekzistas rimarkinda koko Gallus enyus, en sudoriento de Hindio mi povas rekomendi al vi tre belan Sonnerat-kokon... Mi poste montros al vi desegnaĵon. Kio koncernas Cejlonon, tie ni renkontas Gallus laffayetti, tiu koko plu nenie estas.

Bronskij sidis, elorbitiginte la okulojn, kaj skribegis.

- Ĉu ankorau ion komuniki al vi?

- Mi dezirus ekscii ion pri kokaj malsanoj, - mallaute flustris Alfredo.

- Hm, mi ne estas specialisto... vi demandu Portugalov'on... Tamen... Nu, cestodozo, trematodozo, akarozo, birda sarkoptozo, koklausa malsano, puloj, koka hholero, krupodifteria mukozito... pneumokoniozo, tuberkulozo, koka skabio... ĉio ajn povas esti... (fajreroj saltadis en la okuloj de Persikov)... ekzemple, veneniĝo per elaterio, tumoroj, la angla malsano, iktero, reumatismo, micetozo de Aĉorion Ŝenlain... tre interesa malsano. Ĉe tiu malsano sur la kresto formiĝas etaj makuloj, similaj al ŝimo...

Bronskij forviŝis ŝviton de la frunto per buntkolora naztuko.

- Sed kiu el ili, lau vi, kauzis la nunan katastrofon?

- Kiun katastrofon?

- Ha, ĉu vi ne legis, profesoro? - miris Bronskij kaj eligis el la paperujo ĉifitan folion de la ĵurnalo "Izvestija".

- Mi ne legas jurnalojn, - respondis Persikov kaj kuntiris la brovojn.

- Sed kial do, profesoro? - milde demandis Alfredo.

- Ĉar ili publikigas iajn sensencaĵojn, - ne pensante respondis Persikov.

- Sed kial, profesoro? - tenere flustris Bronskij kaj malfaldis la folion.

- Kio? - demandis Persikov kaj eĉ leviĝis. Nun la fajreroj eksaltis en la okuloj de Bronskij. Li substrekis per akrapinta lakita fingro la ekstreme grandliteran titolon tra tuta paĝo de la ĵurnalo: "Koka epizootio en la respubliko".

- Ĉu? - demandis Persikov, formovante la okulvitrojn sur la frunton...


* Lubjanka - nomo de la strato, kie situis Ŝtata Politika Departemento (Trad.).