Bonvenon al Esperanto.Info!

Bonvenon!

Ideo de kreo de la tutmonda internacia lingvo ekzistis jam longe. Dum la longa historio de la homaro la lingvoj, kiuj havis funkcion de internacia komunikado, iĝis la lingvoj de diversaj etnikaj grupoj.

Televido

En 2005-a jaro aperis unua interreta televido, kiu elsendas nur en Esperanto. Rigardu ĉi-tie...

Ĝi elsendas diversajn lerno-programojn, filmojn, animaciajn filmojn, raportojn de internaciaj eventoj kaj multon alian.

Kreo de internacia televido en Esperanto estas unika evento. Ĝin oni spektas en pli ol cent landoj de la mondo.

Ĉapitro XII

Frosta Dio el maŝino

En nokto inter la 19-a kaj 20-a de augusto 1928 surfalis senprecedenca frosto, neniam registrita de iu ajn malnov-loĝanto. Ĝi venis kaj dauris du tagnoktojn, atinginte 18 gradojn.

La freneziĝinta Moskvo fermis ĉiujn fenestrojn, ĉiujn pordojn. Nur al fino de la tria tagnokto la loĝantaro komprenis, ke la frosto savis la ĉefurbon kaj tiujn senlimajn vastaĵojn, kiujn ĝi posedis kaj sur kiujn falis la terura plago de la jaro 28-a. La ĉevala armeo apud Moĵajsk, perdinta tri kvaronojn de sia personaro, komencis senfortiĝi, kaj la gasaj eskadretoj ne povis haltigi moviĝon de la abomenegaj reptilioj, duonringe de okcidento, sud-okcidento kaj sudo direktiĝantaj al Moskvo.

Ĉapitro XI

Batalo kaj morto

Flagris furioza elektra nokto en Moskvo. Lumis ĉiuj lumiloj, kaj en loĝejoj ne estis lokoj, kie ne brilus lampoj sen forigitaj kloŝoj. En ĉiu loĝejo de Moskvo, havanta 4 milionojn da loĝantaro, neniu dormis, krom nekomprenantaj infanoj.

En la loĝejoj oni manĝis kaj trinkis iel ajn, en la loĝejoj oni elkriadis ion, kaj ĉiuminute konsternitaj vizaĝoj elrigardis el fenestroj en ĉiuj etaĝoj, direktante rigardojn al la ĉielo, tranĉita per lumĵetiloj ĉiudirekte. En la ĉielo ofte brilaperadis blankaj fajroj, ĵetantaj svagajn blankajn konusojn sur Moskvon, kaj malaperadis, kaj estingiĝis. La ĉielo senĉese zumis per tre malalta aeroplana bruo. Precipe terurige estis sur la strato "Tverskaja-Jamskaja". Al la stacidomo "Aleksandrovskij" post ĉiuj dek minutoj venadis trajnoj, formitaj iel ajn el ŝarĝaj kaj diversklasaj vagonoj kaj eĉ cisternoj, kun ĉirkaukroĉiĝintaj frenezaj homoj, kaj tiuj kuris lau la strato "Tverskaja-Jamskaja" denskaĉe, veturis per autobusoj, veturis sur tegmentoj de tramoj, premis unu la alian kaj falis sub radojn. En la stacidomo ofte audiĝis krakanta alarma pafado super homamaso - tio militaj trupoj haltigadis panikon de frenezuloj, kurantaj lau komutiloj de fervojoj el Smolenska gubernio al Moskvo. En la stacidomo ofte kun furioza momenta ĝemo frakasiĝis fenestraj vitroj kaj sirenis ĉiuj lokomotivoj. Ĉiuj stratoj estis superŝutitaj per plakatoj, ĵetitaj kaj piedtretitaj, kaj la samaj afiŝoj sub ardaj karmezinaj reflektiloj rigardis desur muroj. Ili estis konataj al ĉiuj, kaj neniu legis ilin. En ili Moskvo estis anoncata militstata. En ili oni avertis kontrau paniko kaj komunikis, ke al Smolenska gubernio jam moviĝas trupo post trupo taĉmentoj de Ruĝa Armeo, armitaj per gaso. Sed la afiŝoj ne povis ĉesigi la rumorantan nokton. En loĝejoj oni fallasadis kaj frakasadis manĝilaron kaj florajn potojn, kuradis, kroĉtuŝante angulojn, pakadis kaj malpakadis iujn volvaĵojn kaj valizojn, kun vana espero trafi al Kalanĉovskaja-placo, al la stacidomoj "Jaroslavskij" au "Nikolajevskij". Ve, ĉiuj stacidomoj, direktantaj al nordo kaj oriento, estis ĉirkauitaj de la densega tavolo da infanterio, kaj grandegaj kamionoj, svingante kaj bruante per ĉenoj, ĝissupre ŝarĝitaj per kestoj, sur kiuj sidis armeanoj en akrapintaj kaskoj, hirtigintaj ĉiudirekten bajonetojn, forveturigis rezervojn da oraj moneroj el teretaĝoj de la popola komisarejo pri financoj kaj grandegajn kestojn kun surskribo: "Atenton. Tretjakov-galerio". Automobiloj muĝis kaj trakuradis la tutan Moskvon.

Ĉapitro X

Katastrofo

En la nokta redaktejo de la ĵurrialo "Izvestija" intense lumis globoj, kaj dika eldon-redaktoro sur plumba tablo paĝigis duan kolumnon kun telegramoj "Tra Unio de Respublikoj". Unu presprovaĵo trafis sub liajn okulojn, li atente legis ĝin tra nazumo kaj ekridegis, kunvokis korektistojn el la korektejo kaj paĝformiston kaj montris al ĉiuj tiun pres-provaĵon. Sur mallarĝa peceto da malseka papero estis presite:

"Graĉovka, Smolenska gubernio. En la distrikto aperis kokino ĉevale granda kaj piedbatas, kiel ĉevalo. Anstatau vosto ĝi havas burĝajn damajn plumojn".