Ĉapitro II

Kolora spiraleto

Do, la profesoro lumigis la globon kaj ĉirkaurigardis. Li enŝaltis reflektilon sur longa eksperimenta tablo, surmetis blankan kitelon, klakis per iuj instrumentoj sur la tablo...

Multaj el 30 miloj da mekanikaj veturiloj, trafikantaj en la jaro 28-a en Moskvo, trakuradis la Hercen-straton, susurante sur glataj pavimeroj, kaj post ĉiu minuto kun bruo kaj grinco glitadis de la Hercen-strato al la Mohhovaja-strato tramo de la 16, 22, 48 au 53-a itineroj. Ĝi jetadis en la glacojn de la kabineto rebrilojn de diverskoloraj lumoj, kaj fore kaj alte estis videbla nebula, pala duonluna serpo apud la malserena kaj masiva ĉapo de la templo de Kristo.

Sed nek ĝi, nek bruo de la printempa Moskvo iomgrade atentigis Profesoron Persikov. Li sidis sur helica tripieda tabureto kaj per la bruniĝintaj pro tabako fingroj turnadis ĝustigan ŝraubon de bonega Zeiss-mikroskopo, en kiu estis enmetita ordinara nekolorigita preparajho de freŝaj ameboj. En tiu momento, kiam Persikov estis ŝanĝanta pligrandigon de 5 ĝis 10 miloj, la pordo duone malfermiĝis, montriĝis akrapinta barbeto, leda antautuko, kaj la asistanto vokis:

- Vladimir Ipatjeviĉ, mi metis la krispon, ĉu vi ne deziras rigardi?

Persikov vigle glitis desur la tabureto, lasinte la ĝustig-ŝraubon duonvoje, kaj, malrapide turnante cigaredon en la manoj, trairis en la kabineton de la asistanto. Tie, sur la vitra tablo, rano, duonasfiksiiĝinta kaj svenanta pro teruro kaj doloro, estis sternita sur korka stativo, kaj ĝia diafana glimeca tripo estis elmetita el la sanganta ventro sub mikroskopon.

- Tre bone, - diris Persikov kaj aligis la okulon al okulario de la mikroskopo.

Evidente, eblis elrigardi ion ekstreme interesan en la krispo de la rano, kie, videblaj kvazau sur manplato, lau riveroj de angioj vigle cirkulis vivantaj globuloj. Persikov forgesis pri siaj ameboj kaj dum horo kaj duono alterne kun Ivanov rigardis tra la lenso de la mikroskopo. Ĉe tio ambau sciencistoj interŝanĝadis per viglaj, sed nekompreneblaj por ordinaruloj vortoj.

Finfine Persikov deflankiĝis de la mikroskopo, dirinte:

- La sango koaguliĝas, bedaurinde.

La rano pene movetis la kapon, kaj en ĝiaj malviviĝantaj okuloj klare vidiĝis la vortoj: "Kanajloj vi estas, jen kio..."

Malstreĉante la rigidiĝintajn krurojn, Persikov leviĝis, revenis en sian kabineton, oscedis, frotis per la fingroj la konstante inflamiĝantajn palpebrojn kaj, eksidinte sur la tabureton, enrigardis en la mikroskopon, la fingrojn li metis sur la ĝustigŝraubon kaj jam estis turnonta ĝin, sed ne turnis. Per la dekstra okulo Persikov vidis duondiafanan blankan diskon kaj en ĝi malklarajn palajn amebojn, kaj meze de la disko situis kolora spiraleto, simila al virina buklo. Tian spiraleton kaj Persikov mem, kaj centoj da liaj lernantoj vidis multfoje, sed neniu interesiĝis pri ĝi, ĉar ne estis bezono pri tio. La kolora fasketo da lum-radioj nur malhelpis la observadon kaj montris, ke la preparajho ne estas en la fokuso. Tial oni kutime senkompate forviŝis ĝin per unu turno de la ŝraubo, prilumigante la spacon per homogena blanka lumo. La longaj fingroj de la zoologo jam firmkontakte ekkuŝis sur la kapon de la ŝraubo, sed subite ektremis kaj deglitis. Tion kauzis la dekstra okulo de Persikov, ĝi subite atentstreĉiĝis, ekmiregis, eĉ pleniĝis per alarmo. Ne sentalenta ordinarulo sidis ĉe la mikroskopo por la plago de la respubliko. Ne, sidis Profesoro Persikov! La tuta lia vivo, liaj revoj koncentriĝis en la dekstra okulo. Ĉirkau kvin minutojn en ŝtona silento la supera estajho observis la malsuperan, turmentante kaj streĉante la okulon super la preparajho, situanta ekster la fokuso. Ĉio silentis ĉirkaue. Pankrat jam ekdormis en sia ĉambro en la vestiblo, kaj nur foje en malproksimo muzikece kaj milde ektintis vitroj en ŝrankoj - tio Ivanov, forironte, ŝlosis sian kabineton. Post li ĝemsonis la enira pordo. Jam poste audiĝis la profesora voĉo. Ne estis klare, kiun li demandis:

- Kio ĝi estas? Mi nenion komprenas...

Malfrua kamiono traveturis la Hercen-straton, skuinte la malnovajn murojn de la instituto. Plata vitra taseto kun pinĉiloj ektintis sur la tablo. La profesoro paliĝis kaj levis la manojn super la mikroskopo, kvazau la patrino super la infano, al kiu minacas danĝero. Nun ne plu temis eĉ pri tio, ke Persikov ekturnu la ŝraubon, ho ne, li jam timis, ke iu flanka forto povas elpuŝi el la rigardkampo tion, kion li ekvidis.

Estis jam profunda blanka mateno kun ora strio, strekuminta la kremkoloran peronon de la instituto, kiam la profesoro forlasis la mikroskopon kaj aliris fenestron sur la rigidiĝintaj piedoj. Li premis per la tremantaj fingroj butonon, kaj nigraj densaj kurtenoj ŝirmis la matenon, kaj en la kabineto reviviĝis la saĝeca sciencista nokto. La flaviĝinta kaj verviĝinta Persikov dismetis la piedojn kaj ekparolis, fiksrigardante la pargeton per la larmantaj okuloj:

- Sed, kiel do tio okazas? Ja tio estas terure!.. Terure, sinjoroj, - ripetis li, turnante sin al bufoj en la terario, sed la bufoj dormis kaj nenion respondis al li.

Li eksilentis, poste aliris la ŝaltilon, levis la kurtenojn, forŝaltis ĉiujn lumojn kaj rigardis en la mikroskopon. Lia vizaĝo streĉiĝis, li kuntiris la fasketozajn flavajn brovojn.

- Uhu, uhu, - murmuris li, - jen ĝi malaperis. Kompreneble. Ko-o-mpreneble, - longtiris li, furioze kaj admire rigardante la mallumiĝintan globon super la kapo, - tio estas simpla.

Kaj li denove mallevis la susurantajn kurtenojn kaj denove lumigis la globon. Li rigardis en la mikroskopon, ĝoje kaj iel rabece grimacis.

- Mi kaptos ĝin, - solene kaj gravmiene diris li, levante la fingron supren, - kaptos. Eble ankau per la suno.

Denove la kurtenoj saltlevigis. La suno jam estis antauokuie. Jen ĝi superverŝis la murojn de la instituto kaj oblikve ekkuŝis sur la pavimerojn de la Hercen-strato. La profesoro rigardis en la fenestron, cerbumante, kie estos la suno tage. Li estis jen deiranta, jen alproksimiĝanta, iomete dancante, kaj finfine ekkuŝis per la ventro sur la fenestrobreton.

Li komencis gravan kaj misteran laboron. Li ŝirmis la mikroskopon per vitra kloŝo. Super blueta flamo de brulilo li fandis pecon da sigelvakso kaj algluis randojn de la kloŝo al la tablo kaj sur la vaksaj makuloj premsignis sian dikfingron. Li estingis la gasflamon, eliris kaj ŝlosis la pordon de la kabineto per la angla seruro.

En koridoroj de la instituto estis duonlumo. La profesoro atingis la ĉambron de Pankrat kaj longe sensukcese frapis ĝin. Finfine post la pordo audiĝis kvazau grumblo de ĉen-hundo, sputado kaj muĝo, kaj Pankrat en strikolora subpantalono kun ligŝnuretoj sur la maleoloj aperis en luma makulo. Liaj okuloj freneze rigardaĉis la scienciston, li ankorau hurletis tra la dormo.

- Pankrat, - diris la profesoro, rigardante al li super la okulvitroj, - pardonu, ke mi vekis vin. Jen kio, amiko, en mian kabineton morgau ne eniru. Mi lasis tie laborajhon, kiun ne licas movi. Ĉu vi komprenis?

- U-u-u, ko-ko-komprenis, - respondis Pankrat, nenion kompreninte. Li ŝanceliĝetis kaj muĝis.

- Ne, auskultu, vi vekiĝu, Pankrat, - diris la zoologo kaj piketis la ripojn de Pankrat, pro kio sur ties vizaĝo rezultis ektimo kaj ioma grado de ekkonscio en la okuloj. - La kabineton mi ŝlosis, - daurigis Persikov, - do ne necesas ordigi ĝin ĝis mia reveno. Ĉu vi komprenis?

- Plenumotas, - traraukis Pankrat.

- Nu jen bonege, enlitiĝu.

Pankrat turniĝis, malaperis en la pordo kaj tuje falis sur la liton, kaj la profesoro komencis vesti sin en la vestiblo. Li surmetis grizan someran palton kaj molan ĉapelon, poste, rememorinte pri la bildo en la mikroskopo, fikse ekrigardis siajn galoŝojn kaj rigardis al ili kelkajn sekundojn, kvazau ekvidis tiujn unuan fojon. Poste li surmetis la maldekstran kaj intencis surmeti sur la maldekstran la dekstran, sed tiu ne obeis.

- Kia terura hazardajo estas, ke li forvokis min, - diris la sciencisto, - aliokaze mi pretervidus ĝin. Sed kion tio promesas?.. Ja tio promesas diablo scias kion!..

La profesoro ekridetis, duonferme okulumis la galoŝojn kaj la maldekstran demetis, sed la dekstran surmetis.

- Dio mia! Ja eĉ ne eblas imagi ĉiujn postsekvojn... La profesoro malestime piedpuŝis la maldekstran galoŝon, kiu incitis lin, ne dezirante surmetiĝi sur la dekstran, kaj ekiris al la elirejo en sola galoŝo. Li tuje perdis naztukon kaj eliris, frapinte per la peza pordo. Sur la perono li longe serĉis en la poŝoj alumetojn, frapante siajn flankojn, trovis kaj ekiris tra la strato kun nebruligita cigaredo en la buŝo.

Eĉ unu homon ne renkontis la sciencisto ĝis la templo. Tie la profesoro, suprenlevinte la vizaĝon, okulfiksiĝis al la ora helmo. La suno frandeme lekis ĝin de unu flanko.

- Kial do mi antaue ne vidis ĝin, kia hazardajho?.. Fi, idioto, - la profesoro kliniĝis kaj ekmeditis, rigardante al la diversvestitaj piedoj, - hm... kion do fari? Ĉu reveni al Pankrat? Ne, ne eblas veki lin. Forjheti ĝin, aĉan, estus domaĝe. Necesas porti en la manoj. Li demetis la galoŝon kaj abomeneme ekportis ĝin.

En malnova automobilo de la Preĉistenka-strato elveturis triopo. Du ebrietaj uloj kaj sur iliaj genuoj puca virino en silka pufpantalono lau la modo de la jaro 28-a.

- Hej, onkleto! - kriis ŝi per malalta sibleta voĉo, - ĉu vi fordrinkis la duan galoŝeton?

- Verŝajne, en "Alkazar" satiĝis la olduleto, - ekridaĉis la maldekstra ebria ulo, la dekstra elŝovis sin el la automobilo kaj kriis:

- Onklo, ĉu la noktdrinkejo en la Volhhonka-strato estas malfermita? Ni veturas tien!

La profesoro rigore rigardis al ili super la okulvitroj, fallasis la cigaredon el la buŝo kaj tuje forgesis pri ilia ekzisto. Sur la Preĉistenskij-bulvardo naskiĝis suna fendo, kaj la helmo de la Kristo-templo ekflagris. La suno leviĝis.