Niaj spertoj informante pri Esperanto ĉe Expolingua
De Judith Meyer kaj Chuck Smith, kiuj laboris ĉe la Esperanto-stando tie preskaŭ plentempe ĉijare
Pri Expolingua: Expolingua estas tritaga internacia foiro pri lingvoj en Berlino. (Ankaŭ ekzistas Expolingua en Prago, mi ne scias ĉu Esperanto tie prezentiĝis, mi esperas ke jes.) Prezentas sin per stando ĉefe vendantoj de lingvoferioj kaj lingvolerniloj, sed ankaŭ reprezentantoj de landoj kaj lingvoj, ekzemple la kataluna, baska aŭ Esperanto. Almenaŭ 50% de la vizitantoj estas junaj (el lernejoj aŭ universitatoj), ankaŭ ĉar la foiro disdonas al ili senpagajn biletojn. Kostas eble 5 EUR eniri sen bileto, do ne tro forpelas aliajn interesitojn, ekzemple instruistoj, profesiuloj kaj ĉiaj homoj kiuj volas lerni lingvon. La plejparto de ili estas germanoj, ĉefe el Berlino sed ankaŭ el aliaj landpartoj, partoprenis ankaŭ sufiĉe multe da rusoj ĉar la rusa estis la ĉijara gastlingvo de la foiro, ne partoprenis multaj anglalingvanoj.
Ekzistis “faka programo”, sed ĉefe temis pri malbone kaŝita varbado por firmaoj kiuj ankaŭ havas standon, se ekzemple firmao kiu vendas lingvoferiojn en Hispanio parolas pri la graveco de lerni lingvon enlande. Atraktivaj programeroj por la vizitantoj estas la etaj lingvokursoj, kiuj provas instrui iom de la lingvo dum nur 45 minutoj. Bedaŭrinde la prelego pri Esperanto havis longegan kaj malallogantan titolon, kaj la priskribo de la prelego en la foirolibro estis la plej mallonga el ĉiuj prelegopriskriboj. Verŝajne tial nur 10 homoj partoprenis la prelegon, kiu tamen estis interesa, kompare kun ĉirkaŭ 150 homoj en la prelego pri la japana lingvo.
La Esperanto-stando: Berlina Esperanto-grupo mendis plej etan standtipon (1m x 1m) kaj metis tie tablon superfluantan kun informiloj kaj libroj/ĵurnaloj por montri aŭ vendi. Malantaŭ la stando estis spaco por pliaj kestoj kun informiloj kaj seĝo – kaj, iom kontraŭregule, ankaŭ staris seĝoj apud la stando, ekster la luita zono. Ni kovris la malantaŭan muron de la stando per malhelverda ŝtofo kaj sur ĝi metis afiŝojn pri PSI kaj la venonta semajnfina Esperanto-kurso en Berlino. Ni ankaŭ metis Esperanto-flagon supre. Titolo de la stando estis “Esperantoland” – eble malbona elekto ĉar mi aŭdis kelkajn preterpasantojn malagrable ridi pri ĝi aŭ ili demandis “Kie estas Esperantoland?” kaj konfuziĝis post niaj respondoj. Kompare kun la aliaj standoj, la stando de Esperanto estis vere unika, ĉar la aliaj standoj ne havis tiom plenajn tablojn (la apuda stando ekzemple nur havis projekciilon surtable, sed fakte projekciilo malbone funkciis pro malgranda distanco al muro) kaj ankaŭ estis pli blankaj. Eble iom pli malplena tablo aspektus pli profesia, sed mi kredas ke la verda koloro kaj malsameco de nia stando ankaŭ allogis homojn pli longe rigardi. Dumtempe ni ankaŭ metis la komputilon de Chuck surtablen por montri la “Esperanto estas…” filmetojn kun germanaj subtekstoj, sed, kontraŭe al niaj atendoj, tiuj movantaj imagoj ŝajne ne interesigis homojn halti kaj rigardi. Kelkaj haltis kaj rigardis kiam mi metis la germanan version de la libro “La danĝera lingvo” en bone videbla pozicio, eble mirante kiel lingvo povus esti danĝera. Aliaj standumantoj havis la ideon tiel montri la ĵurnalon Vola Püg’ aŭ la esperanto-tradukon de la Eta Princo, mi ne povas diri ĉu tio ankaŭ allogis homojn aŭ ne.
La informiloj: Ni havis diversajn informilojn, plejparte de GEA aŭ GEJ: la asteriksa, “lingvo kiel ludo”, la GEJ-informiloj pri esperanta kulturo kaj pri Pasporta Servo… ankaŭ informilo de Herzberg (kiun neniu prenis) kaj germana informilo pri PSI kiel lingvolernad-ferioj. Mankis germanaj informiloj pri IS kaj ĝenerale informiloj pri Lernu! . Mi fakte petis al E@I sendi al mi informilojn pri Lernu! kaj eble aliaj projektoj por disdoni tie, sed ili ne faris. Mi devis konstati ke sur la GEJ/GEA informiloj tute mankis retadresoj por libere informi sin sen devi ensendi poŝtkarton aŭ korespondi kun homo, kaj homoj hodiaŭ ne ŝatas tiel peti informojn ĉar ili timas spamon aŭ atento de profesiaj konvertistoj. Tio devas esti ŝanĝita kiam estos kreataj novaj informiloj. Por rekte helpi al tio manko, mi kreis etajn paperstripojn kun esencaj informoj kaj aldonis ilin al ĉiu eldonita informilo. Jen aspekto de tia paperstripo:
Informationen: www.esperanto.info
Kostenlos online lernen: www.lernu.net
Wochenendkurs in Berlin: www.esperantoland.org/bse/kurs.php
Noch Fragen? deb@esperanto.de oder sprechen Sie mich an
Mi do metis ĉiujn esencajn informojn: por informi sin pri Esperanto mi proponis www.esperanto.info (nova centra retejo celante ĉefe la eksteran mondon por informi ilin pri Esperanto kaj la Esperanto-movado; mi mem laboras pri ĝi) kaj aldone la kontaktadreso de germana Esperanto-asocio por pliaj demandoj. Por lerni Esperanton mi proponis la adreson de informpaĝo/aliĝilo por la venonta kurso en Berlino kaj ankaŭ Lernu! – kaj mi kredas ke ĉiu informilo, ĉu farita de E@I/Lernu! aŭ ne, enhavu almenaŭ tiun ligilon, ĉar Lernu! enhavas pli ol dek bonajn kaj profesi-aspektajn Esperanto-kursojn. Mi ankaŭ bonvenus disvastigon kaj subtenon de esperanto.info ĉar stultas se ĉiu klubo kaj ĉiu asocio mem verkas informojn pri kio estas Esperanto. Anstataŭe, ĉiu povas kunlabori por krei la plej kompletajn kaj plej allogantajn informojn ĉe esperanto.info.
Je la tria tago ni eldonis informilpakaĵojn anstataŭ unuopaj informiloj: do ekzemple la “lingvo kiel ludo” informilo enhavante mian paperstripon, la PSI-informilon kaj la informilon speciale pri la venonta berlina kurso (kiu ne pretis antaŭ la tria tago, venontfoje oni pretigu ĝin pli frue), aŭ la informilo pri Pasporta Servo enhavante ĉiujn kvar. Mi kredas ke tio malpli plaĉis al homoj ĉar ili volas havi elekton pri kiujn informilojn ili kunportos, sed tamen ili akceptis la pakaĵojn.
La reagoj de vizitantoj: Ni ne nur sidis malantaŭ la stando sed aktive ofertis la flugfoliojn al preterpasantoj. Ni spertis ke tio estas multege pli efika. Junaj homoj ĉefe volis la informilon de Pasporta Servo, kiu en grandaj literoj parolas pri senpaga gastado sur la unua paĝo. Alloganta estis ankaŭ la bildeto de Asteriks en Esperanto. La unua paĝo de la informilo “lingvo kiel ludo” ne estas tiom alloganta, eble ĉar oni superfluge eĉ ne povas legi pri kio temas (la vorto “Esperanto” estas disigita kaj skribita en kestoj). Sed la enhavo de “lingvo kiel ludo” certe estas interesega por homoj, ĉar multaj speciale petis informilon per kiu ili povas informi sin pri la lingvostrukturo. Ankaŭ al homoj kiuj jam diris ke ili ne volas flugfoliojn mi eksperimente ofertis “lingvo kiel ludo”, dirante ke ili povus lerni bazajn esprimojn per ĝi. Tio ŝajne plaĉis al multaj kaj ili decidis tamen kunpreni la flugfolion. Nova flugfolio ja enhavu tiajn aferojn.
Allogante estis ankaŭ la Kauderwelsch-manlibro kaj la esperantaj KD-oj kun videokurso. Kelkaj volis ilin kunpreni (senpage). Produktado de KD-oj hodiaŭ ne multe kostas, do eble ni povus senpage oferti similaspektajn KD-ojn (multkolora KD-o sed sen kovrilo kaŝante la KD-on, eble eĉ nur en papera ujo) kun informoj pri Esperanto venontjare. La minoritataj lingvoj de Hispanio ofertis multege da utilaj materialoj senpage: manlibreto pri oftaj frazoj kun KD-o kun elparoloj, libretoj pri iliaj regionoj kaj lingva situacio, kalendarego/tagplanilo kun frazoj por ĉiutage lerni ion, belaspektaj pingloj, dolĉaĵoj… eble Esperanto povas iomete kopii de ili.
Kun tiuj homoj, kiuj haltis apud nia stando, ekzemple post ricevo de flugfolio, ni komencis diskuti. Efika komenco estas ekzemple “Ĉu vi jam aŭdis de Esperanto?” aŭ “Kion vi sciis pri Esperanto?”. Unu el la standprizorgantoj ankaŭ komencis rekte per ekspliko pri kio estas Esperanto. Dum ekspliko mi rekomendas eviti la vorton “artefarita lingvo” kaj anstataŭe diri “planita lingvo”, ĉar dirante “artefarita” la vizaĝo de alparolatoj ofte montras instinktan malŝaton. Mi ankaŭ ne tiom parolas pri Zamenhof kaj historio sed fokusas pri la aktuala situacio. Se tamen mi mencias Zamenhof, mi karakterizas lin ne ĉefe kiel okulkuracisto sed kiel homo kiu lernis multajn lingvojn – tio estas pli konvinka fono por lingvokreanto.
La duono de vizitantoj neniam aŭdis pri Esperanto, el la cetero nur malmultegaj estis bone informitaj kaj granda parto pensis ke Esperanto mortis aŭ estas mortanta. Por konvinki homojn ke Esperanto vivas kaj estas parolata en multaj landoj, tre utilis Pasporta Servo, neniu stando estu sen ĝi. Verŝajne la Jarlibro ankaŭ estus utilega por tio, sed ni ne havis ĝin. Por homoj argumentante kontraŭ Esperanto kiel reala lingvo ankaŭ utilis la flugfolio pri esperanta kulturo, speciale por junuloj kiuj certe iros aŭskulti senkostajn esperantlingvajn mp3-ojn ĉe la brazila paĝaro menciita en la flugfolio.
Ĝenerale mi mirindis ke homoj ĉe Expolingua ne emis argumentadi pri Esperanto, ili estis tre malfermaj por novaj informoj kaj ŝajne multaj nun pripensas lerni Esperanton. Ekzistas homoj kiuj diris ke ili prefere lernos lingvon kiun ili bezonos por ilia laboro, sed neniu respondis malamike – eble tiuj, kiuj malamike pensas pri Esperanto, rapide preteriris. Eĉ la vizitoj de la Idistoj, kiuj ankaŭ havis standon, pasis senprobleme. Resumante ĉion, mi certas ke estis bonega ideo prezenti Esperanton ĉe Expolingua kaj mi certe ĝuis la taskon. Dankon, GEA, por inviti nin al Berlino!
Se vi interesiĝas pli pri informado de Esperanto, estas interese rimarki ke FEL ĵus eldonis la libron “Informado Praktike” de Ziko van Dijk.